Kokono

Kokono de silkraŭpo

Kokono estas ŝelo ŝpinata aŭ sekreciata de diversaj animaloj (senvertebruloj), por ŝirmi en ĝi la ovojn dum ilia evoluo (ekz. lumbriko) aŭ la pupojn dum la metamorfozo (ekz. lepidopteroj). La kokono konsistas el organika materialo (ĥitino, silko).

En la kokonejo oni bredas silkraŭpojn por poste bobenigi silkofadenojn el la kokono.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy